Urbofasonado

Modelo por fasonado de urbo: vido de kastelo, konstruado sur ponto kaj publika spaco.

UrbofasonadoUrba fasonado okupiĝas pri la aranĝado, aspektado kaj funkcioj de urbetoj, urboj kaj urbegoj.

Ĝia fokuso estas precipe sur publika spaco (alinome la ‘publika medio’, ‘publika regno’ aŭ la ‘publika regiono’) inkluzive la tutaĵon de spacoj, kiuj uziĝas libere ĉiutage per la publiko. Tio ampleksas stratojn kaj parkojn kune kun publika infrastrukturo kaj private-posedataj lokoj. Ĝi okupiĝas pri la maniero, laŭ kiu ĉi tiuj lokoj estas spertataj kaj uzataj, kaj ankaŭ fasadoj de konstruaĵoj kaj aliaj elementoj, kiuj helpas al la kvalito de publika spaco estas rigardataj kvankam la emfazo estas sur spacoj inter konstruaĵoj prefere ol sur la konstruaĵoj mem. Gravaj verkistoj pri – kaj alvokantaj por – la uzo de publika spaco tiusence inkluzivas Jane Jacobs, William H. Whyte kaj Jan Gehl.

Urba desegnado konsideras pri:

  • Strukturo – Kiel loko estas kompilita kaj kiel ĝiaj partoj rilatiĝas unu al la alia
  • Alirebleco – Provizi faciligadon, sekurecon kaj elektivon, kiam oni volas moviĝi al kaj tra lokoj
  • Legebleco – Helpi homojn por trovi sian vojon al la celita loko kaj kompreni kiel loko funkcias
  • Vivanteco – Fari desegnon de lokoj tiel, ke ili stimulas publikan aktivadon
  • Funkcio kaj konformiĝo – Formi lokojn tiel, ke ili subtenu siajn variajn celitajn uzojn
  • Kompletigaj miksuzoj – lokigado de aktivadoj tiel, ke bonrezulta interrilatado inter ili faciliĝas
  • Karaktero kaj signifo – Rekonebleco kaj unuka valoro por ĉiu spaco kaj gravigi pri la diferencoj inter unu loko kaj alia
  • Ordo kaj okazaĵo – Ekvilibrigi sinsekvaĵojn kaj varion en la urba medio cele al aprezado de ambaŭ ili
  • Kontinueco kaj ŝanĝo – Lokigado de homoj en la tempo kaj loko, inkluzivante respekton por heredaĵoj kaj subtenadon de nuntempa kulturo
  • Civila socio – Fari lokojn taŭga por ke homoj estu liberaj por renkonti unu la alian kiel civitaj egaluloj

Publikaj spacoj estas ofte la objekto de koincidanta administradaj respondecoj de multoblaj publikaj agantoj aŭ respondeculoj kaj la intereso de posedantoj de apudaj konstruaĵoj/teroj, kaj ankaŭ la postuloj de multoblaj kaj foje konkurantaj uzantoj. Sekve, la desegnado, konstruado kaj administrado de publikaj spacoj tipe postulas konsultadon kaj intertraktadon je diversaj niveloj, kaj urbaj desegnistoj malofte havas la gradon de artisma libereco aŭ kontrolado, kio iam oferiĝas al desegnadaj profesioj kiel arkitekturo. Urb-desegnado ankaŭ tipe bezojnas interdisciplinajn kontribuaĵojn kun ekvilibra reprezentado de multoblaj fakoj interalie inĝenierado, ekologio, loka historio, kaj transport-planado.

La skalo kaj grado de detalo konsiderita varias laŭ kunteksto kaj bezonoj. Ĝi etendiĝas de la plano de tutaj urboj, kiel l’Enfant-a plano por Vaŝingtono kaj Griffin-a kaj Mahony-a plano por Kanbero (kvankam tia ŝancoj estas evidente maloftaj), tra ‘signifi la senton de regiono’ kiel priparolita de Kevin Lynch, al la desegnado de strat-meblaro.

Urba desegnado povas ampleksi la preparadon de desegnad-gvidlinioj aŭ eĉ leĝoj, kiuj kontrolas evoluadon, reklamadon, ktp. kaj tiusence koincidas kun urboplanado. Ĝi povas ampleksi la desegnadon de apartaj spacoj kaj strukturoj kaj tiusence koincidas kun arkitekturo, pejzaĝ-arkitekturo kaj industria dezajno. Ĝi povas ankaŭ pritrakti ‘loko-direktadon’ por gvidi kaj helpi la uzadon kaj konservado de urbaj lokoj.

Multe da urb-desegnadaj laboroj estas plenumitaj per urbaj planistoj, pejzaĝ-arkitektoj kaj arkitektoj sed ekzistas profesiuloj, kiuj identigas sin kiel urbaj desegnistoj kaj ankaŭ ekzistas universitataj programoj, kiuj donas diversnivelajn gradojn – licencio, magistro, doktoro - pri urba desegnado.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]