Uridino | |||
Plata kemia strukturo de la Uridino | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Uridino | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 58-96-8 | ||
ChemSpider kodo | 5807 | ||
PubChem-kodo | 6029 | ||
Merck Index | 15,10062 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka solidaĵo | ||
Molmaso | 244.203 g·mol-1 | ||
Denseco | 0.9930g cm−3 | ||
Fandpunkto | 165 °C | ||
Acideco (pKa) | 9.7[1] | ||
Solvebleco | Akvo:135 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 4335 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R36/37/38 [2] | ||
Sekureco | S24/25 S36 S26 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H312, H315, H319, H332, H335, H341, H361, H373[3] | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P260, P261, P264, P270, P271, P280, P281, P301+312, P302+352, P304+312, P304+340, P305+351+338, P308+313, P312, P314, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P363, P403+233, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Uridino estas glukozohava pirimidina analogaĵo enhavanta uracilon aneksita al riboza ringo (aŭ pli specife ribo-furanozo) pere de β-N1-glukozida ligilo. Ĝi estas unu el la kvin nukleozidoj kiuj komponas la nukleatajn acidojn. La aliaj estas adenozino, timidino, citidino kaj guanozino. La kvin nukleotidoj ordinare mallongiĝas per iliaj unuliteraj kodoj U, A, T, C kaj G respektive.
Tamen, timidino estas pli ofte skribita kiel 'dT' ('d' signifante 'de-okso') ĉar ĝi enhavas 2'-de-okso-ribo-furanozan funkcigrupon anstataŭ ribo-furanozan ringon trovatan en uridino. Tio okazas pro tio ke timidino trovatas en la desoksiribonukleata acido (DNA) kaj ne en ribonukleata acido (RNA). Inverse, uridino trovatas en RNA kaj ne en DNA. La restantaj tri nukleozidoj povas troviĝi kaj en RNA kaj en DNA. En RNA, ili reprezentiĝas kiel A, C kaj G dum en DNA oni skribas dA, dC kaj dG.
Kelkaj manĝaĵoj kiuj enhavas uridinon sub la formo de RNA estas sukerkano, tomato, biero, gisto, brokolo kaj tripaĵo. Kvankam oni kredas ke virtuale neniu el la uridinoj kun tiu origino estas biodisponebla ĉar - kiel esplorita en la laboratorio de Handschumacher en la Altlernejo pri Medicino de Yale, en 1981 - ĝi detruiĝas en la hepato kaj gastrointesta tubaro, kaj neniu manĝaĵo, kiam konsumita, laŭŝajne altigis la nivelojn de uridino en la sango.
Tiu principo estas kontraŭdirata de Yamamoto kaj liaj kolegoj, kiuj elmontris ke la uridinaj niveloj en la plasmo altiĝis 1.8 fojoj ĉirkaŭ 30 minutoj post ingestado de biero, per tio sugestante kelkajn datumajn konfliktojn. Aliflanke, etanolo mem (kiuj ĉeestas en la biero) altigas la nivelojn de uridino, kaj tio povas klarigi la altigo de uridinaj niveloj en la studoj de Yamamoto.
Ĉe infanoj konsumantaj patrinan lakton aŭ komercaj infan-formulaĵoj, uridino ĉeestas sub la formo de monofosfato, kaj tiu fonto de uridino efektive estas biodispodebla kaj eniras en la sangocirkuladon. Sub longedaŭra refluo kun klorida acido uridino transformiĝas en furfurolo.