Urubhanga | |
---|---|
sanskrita dramo | |
Informoj | |
Urubhanga aŭ Urubhangam, (en nagario: ऊरुभङ्गम्), (tradukebla al: La rompo de la femuroj) estas teatraĵo en Sanskrito verkita de Bhasa en la 2-a aŭ 3-a jarcento.[1] Bazita sur la bone konata eposo, la Mahabarato, de Vjaso, "Urubhanga" fokusas al la historio de la rolulo Durjodano dum kaj post lia lukto kontraŭ Bhima. Kvankam "Urubhanga" enhavas la saman kernan historion kiel en Mahabarato, la ŝanĝo de kelkaj aspektoj fare de Bhasa rezultis en diferenca prezentado de la historio.[2] La plej rimarkinda el tiuj ŝanĝoj estas la portreto fare de Bhasa de Durjodano, kiu, en la Mahabarato, aperas kiel maliculo, sed en "Urubhanga" ricevas pliajn humanajn kvalitojn.[3] Kvankam tragedio estas rara inter teatraĵoj en Sanskrito, la prezento de Bhasa de la flanko de Durjodano en la rakonto aldonas kelkajn tragediajn elementojn al la teatraĵo.[4]