Usona Medicina Asocio | |||||
---|---|---|---|---|---|
volontula asocio • neprofitcela organizaĵo • organizaĵo de membroj • eldonejo • medicina asocio • laborista sindikato • organizaĵo | |||||
Komenco | 1847 vd | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Usono | ||||
Fondinto(j) | John Light Atlee vd | ||||
Membro de | Accreditation Council for Graduate Medical Education (en) Asocio de Eldonistoj de Edukaj kaj Profesiaj Societoj Monda Medicina Asocio International Association of Scientific, Technical, and Medical Publishers (en) vd | ||||
Posedatoj | American Medical News • The Journal of the American Medical Association • JAMA cardiology • JAMA Dermatology • JAMA Otolaryngology–Head & Neck Surgery • JAMA Internal Medicine • JAMA Surgery • JAMA Facial Plastic Surgery • JAMA Neurology • JAMA Oncology • JAMA Pediatrics • JAMA Psychiatry • Archives of Neurology • Archives of Dermatology • JAMA Network Open • JN Learning • AMA Ed Hub • AMA Ed Hub • AMA Steps Forward vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | volontula asocio | ||||
La Usona Medicina Asocio (angle American Medical Association, akronime AMA), fondita en 1847 sed registrita nur en 1897, estas la plej granda asocio de kuracistoj kaj medicinaj studentoj en Usono kun 217,490 membroj aktuale en 2011 (inter totalo de proksimume 900,000 praktikantaj kuracistoj en la tuta Usono). La asocio havas sian sidejon en Ĉikago [1][2][3].
La celo de la AMA estas labori por avanci medicinsciencon por la avantaĝo de publiko [4], la interesoj de kuracistoj kaj pacientoj, plibonigoj en sanservo, influante leĝaron kiu profitigas kuracistojn kaj pacientojn, kaj akirante financojn por medicina eduko.
La asocio publikigas la Journal of the American Medical Association (JAMA), kiu estas la plej granda medicina revuo de la mondo kun semajnaj publikaĵoj [5].