Por samtitola artikolo vidu la paĝon Utebo (stacidomo). |
Utebo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50180 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 18 955 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 053 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 43′ N, 1° 0′ U (mapo)41.7140829-0.99435930000001Koordinatoj: 41° 43′ N, 1° 0′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 207 m [+] | ||
Areo | 18 km² (1 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Utebo [+] | |||
Utebo [uTEbo] estas municipo de Hispanio, en la okcidenta parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas tiukadre la plej loĝata urbo en la komarko, se oni ne enkalkulas Zaragozon. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Utebo estas municipa teritorio en la okcidenta parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion okcidente de Zaragozo kaj oriente de la komarko Ribera Alta del Ebro kaj precize de Sobradiel, kaj ĉe meandro de la rivero Ebro, sur la suda (dekstra) bordo. La rivero Ebro suferas fortan osciladon inter malaltaj kaj altaj niveloj kiam okazas pluvsezono foje koincide kun degelado; tio rezultas en inundoj.
La loĝloko Utebo mem estas je 13 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 207 msm. La loĝloko estas tute inter la Aŭtovojo Vasco-Aragonesa (AP-68) kaj la Aŭtoŝoseo Autovía del Ebro (A-68) kiuj konektas inter Alagón kaj Zaragozo sudoriente. Krome loka ŝoseo konektas kun Garrapinillos, rura kvartalo de Zaragozo.
Nordokcidente: Sobradiel | Norde: Zaragozo | Nordoriente: Zaragozo |
Okcidente: Zaragozo | Oriente: Zaragozo | |
Sudokcidente: Zaragozo | Sude: Zaragozo | Sudoriente: Zaragozo |
La loknomo Utebo devenas de la latina «Octavus» (oka). La romia deveno de la municipo estas rilata al la fondo de Caesar Augusta (Zaragozo), inter la jaroj 24 kaj 13 a.n.e. La romianoj havis enorman intereson en la bona komunikado inter siaj provincoj pere de ampleksa reto de ŝoseoj, markitaj pere de mejloŝtonoj kiuj indikis distancojn. Tiuj estis numeritaj per nombrovortoj, kelkaj el kiuj restis en loknomoj; Utebo, precize, estis en la oka mejlo inter Caesar Augusta kaj Cascantum.
La araboj lasis irigacian reton en la areo. La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu areo estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. Post la konkero granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultis en ekonomia kaj demografia krizo.
Estas fruaj mencioj de Utebo en oficialaj dokumentoj de 1131, 1133 kaj 1158, kiel parto de la nomita «Dominicatura de Zaragoza», komponita de dek kvin loĝlokoj dependaj de la ĉefurbo politike, jure kaj organize. En 1371 dokumento nun konservita en Pilar atestis pri propraĵoj de Utebo apartenantaj al la abatejo cistera de la Monaĥejo de Nuestra Señora de Rueda. Tiam la loĝantaro estis de ĉirkaŭ 115 loĝantoj. En la 16-a jarcento okazis la fuĝo al Utebo de la juna funkciulo Justicia Juan de Lanuza kaj de aliaj nobeloj dum la Tumultoj de Aragono de 1591, antaŭ esti arestita de la trupoj de Filipo la 2-a.
En la Milito de Hispana Sendependigo ŝajne okazis la totala abandono de la loĝloko en 1808.
Utebo demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento ĝis 585 loĝantoj, parte pro la epidemio de filoksero en Francio, fekundeco de la valo kaj instalo de industrio. Poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Utebo oni plialtiĝis pro proksimeco de la grandurbo Zaragozo kaj de la ĉefaj komunikiloj de la akso de la valo de Ebro el 1 382 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj nur 18 881 loĝantoj (2022).
Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe de irigacio) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Granda parto de la laboristaro laboras en industrio, ĉefe kiel salajruloj, kaj ekzemple en Opel España en proksima Figueruelas. En la areo estas kvin industriaj zonoj: nome El Águila, La Casaza, La Estación, San Ildefonso kaj Utebo, nome la plej granda. La transporto kun la ĉefurbo Zaragozo bone funkcias ŝosee, trajne kaj buse.
Inter vidindaĵoj menciindas la baroka preĝejo kun bela mudeĥara sonorilturo, dom-palacoj, industria arkeologio, centraj konstruaĵoj ĉe la placo, surstrataj skulptaĵoj, du muzeoj kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj.