Utopiales | ||
---|---|---|
Ĉefa sceno dum la prelego de Alejandro Jodorowsky, en 2011 | ||
perioda evento | ||
Konvencio de sciencofikcio | ||
Komenco | 1998 en Francujo | |
Geografia situo | 47° 12′ 47″ N, 1° 32′ 34″ U (mapo)47.213143-1.542703Koordinatoj: 47° 12′ 47″ N, 1° 32′ 34″ U (mapo) | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Nanto en Francujo | |
| ||
Tipo | festivalo de sciencfikcio | |
Lingvoj |
franca | |
Retejo | utopiales | |
Utopiales estas internacia festivalo de sciencfikcio, kiu okazas ĉiujare dum la kvar unuaj tagoj de Novembro, en la urbo Nanto. Tiu evento temas pri sciencfikcia kaj fantazia literaturo, filmo, belarto, bildliteraturo, rolludo kaj animacio.
Utopiales estis fondita de Bruno della Chiesa en 1998 en la amuzparko Futuroscope, ĉe la urbo Poitiers. Ekde la jaro 2000, la festivalo okazas en la urbo Nanto[1]. Inter 2001 kaj 2011, la prezidinto de Utopiales estis Pierre Bordage. Hodiaŭ, la evento estas organizita de Roland Lehoucq, kiel prezidanto, kaj Jeanne-A Debats, kiel arta direktisto[2].