Por samtitola artikolo vidu la paĝon Uzwil (stacidomo). |
Uzwil | |
---|---|
Blazono de Uzwil | |
Panoramo de Uzwil kaj Oberuzwil | |
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Elektodistrikto Wil |
Koordinatoj | 47° 27′ 0″ N 9° 0′ 0″ O / 47.45000 °N, 9.00000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 0″ N 9° 0′ 0″ O / 47.45000 °N, 9.00000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 12323 |
Areo | 14,49 km² |
Alteco | 560 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9240 |
Komunumkodo | 3408 |
Mapo de Uzwil | |
Uzwil estas urbo en la elektodistrikto Wil, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 12323 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
Kvankam Uzwil apartenas hodiaŭ al la elektodistrikto Wil, oni alkalkulas la komunumon al la suba Togenburgo, kaj antaŭ la novordo de la distriktoj, ĝi estis parto de la distrikto Suba Togenburgo. Uzwil estas fakte la plej granda Togenburga komunumo.
La urbo konsistas el la municipoj: Niederuzwil (5559 loĝantoj je la 31-a de decembro 2006), Uzwil (4454 loĝantoj je la 31-a de decembro 2006), Henaŭ (1378 loĝantoj je la 31-a de decembro 2006), Algetshausen (585 loĝantoj je la 31-a de decembro 2006), Niederstetten (142 loĝantoj je la 31-a de decembro 2006), Oberstetten (106 loĝantoj je la 31-a de decembro 2006) kaj Stolzenberg (57 loĝantoj je la 31-a de decembro 2006).
Uzwil situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sankt-Galo al Zuriko kaj dividas sian stacidomon, kie haltas ankaŭ interurbaj rapidtrajnoj, kun la najbara komunumo Oberuzwil. La urbo disponas ankaŭ pri propra alveturejo al la aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Galo al Zuriko.
Sur la teritorio de la urbo estis trovitaj alemanaj tombrestaĵoj el la 3-a jarcento, kiu atestas pri jam pli malnovaj setlejoj.
Unua skriba mencio de la municipo Henaŭ kiel Villa Aninauva datiĝas el la jaro 754 en la tiel nomita Dokumento de Henaŭ, en kiu estis menciitaj ankaŭ aliaj lokoj en la regiono por la unua fojo, inter ili Wil SG, Rickenbach TG, Züberwangen, Weieren aŭ Dussnang. Temis pri dokumento, per kiu iu Rotphald heredigis sian posedaĵon al la Monaĥejo Sankt-Galo por certigi al sia animo lokon en la ĉielo.
La nomo Uzwil aperis en la jaro 819 unuan fojon en dokumento kiel Uzzinwilare.
|