Uña | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16... | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Luis Gómez Bachiller | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 88 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4,17 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 13′ N, 1° 59′ U (mapo)40.223611111111-1.9794444444444Koordinatoj: 40° 13′ N, 1° 59′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 130 m [+] | ||
Areo | 23,25 km² (2 325 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Uña [+] | |||
Uña [Unja] (hazarde koincide kun Ungo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas ĉe lago samnoma ĉe la dekstra bordo de la rivero Júcar. La rojo Rincón de Uña elfluas en Júcar norde de la domaro.
La censita loĝantaro en 2016 estis de 97 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,17 loĝ/km².
Uña estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la orienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,130 m super marnivelo.
La areo de ties teritorio estas de 23,25 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°13′25″N 1°58′46″Ok.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Uña, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Uña kie oni duoniĝis al la nunaj 97.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie, krom birdumado kaj fiŝkaptado. Servoj kaj loĝejoj (rura turismo pro naturaj vidindaĵoj).