Vilaĝo Všeradov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy, 7 km okcidente de la urbo Hlinsko, proksime de la ŝoseo n-ro 37 inter Trhová Kamenice kaj Ždírec nad Doubravou. Vivas ĉi tie 139 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vysočina, Vítanov kaj Ždírec nad Doubravou.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1730.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 334 |
---|
1880 | 328 |
---|
1890 | 344 |
---|
1900 | 370 |
---|
1910 | 400 |
---|
1921 | 386 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 395 |
---|
1950 | 272 |
---|
1961 | 283 |
---|
1970 | 240 |
---|
1980 | 215 |
---|
1991 | 162 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 148 |
---|
2011 | 156 |
---|
2014 | 152 |
---|
2016 | 144 |
---|
2017 | 141 |
---|
2018 | 145 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 152 |
---|
2020 | 156 |
---|
2021 | 149 |
---|
2022 | 143 |
---|
2023 | 148 |
---|
2024 | 139 |
---|
Municipan komunumon kreas tri nomitaj vilaĝoj. La unua mencio pri Všeradov devenas el la jaro 1487, Jasné Pole kaj Milesimov estis fonditaj nur en la 18-a jarcento. Všeradov estas vilaĝo kun ovala vilaĝplaco, en kies centro estas kruckolono kaj arboj. Ĉirkaŭ vilaĝplaco estas malnovaj ĉarpentitaj kaj masonitaj domoj. Novaj konstruaĵoj estas en proksimaj stratoj. Domo n-ro 10 devenas el la 17-a jarcento kaj estas la plej malnova ĉarpentita domo en tiu ĉi regiono.
Milesimov estis fondita de J. V. Garett el Millesim. En katastra distrikto de ĝi estas popola teĥnika memorindaĵo Králova pila (Segejo de Král) - ĉarpentita, per akvo movata muelejo kun unulamena segilo.
- Všeradov apartenis al vilaĝestrejo Rváčov. La lasta vilaĝestro nomis Krejčí kaj havis diktatoran, ambician temperamenton. Li ĉiam iradis kun manoj pretigitaj por kisado de servutuloj. Kiu konscie ne adoris lin, ĉe sekvanta servuta laboro suferis batojn de la vilaĝestra bastono.
- Proksime de la vilaĝo ĉe fiŝlago Januš estas loko nomata "Obrázek" (Bildeto). Ĉi tie iam averiis kaleŝo kun novgeedzoj, kiuj tiel malfeliĉe per sia morto baldaŭ finis komencantan kunvivadon. Ankoraŭ nun oni ĉi tie nokte aŭdas terure kriantan novedzinon.
Partoj de municipo Všeradov (3) |
---|
|
|