Variebla Specifa Impulsa Magnetoplasma Raketo (angle Variable Specific Impulse Magnetoplasma Rocket, mallongigite VASIMR) estas novtipa, novstruktura, plasma pelilo, „motoro”. Ĝia funkcia principo estas, ke ĝi unuafoje varmegigas per radioondoj - jonigas la pelaĵon (fuelon), poste ekcelas ĝin per magnetaj kampoj, tiel estigante ŝovforton.
La teĥnologio de varmegigo de la plasmo venas originale el esploroj de la nuklea fuzio. Celo de VASIMR estas interponti la abismon inter la et-ŝovfortaj, sed kun grandaj impulsaj densoj kaj la eg-ŝovfortaj, sed kun malgrandaj impulsaj densoj. La VASIMR povas funkcii en ambaŭ metodoj. Ĝian principon ellaboris la kosmonaŭto kaj kostarika sciencisto, Franklin Chang-Diaz kaj evoluigas ĝin ekde 1979, do ekde 2005 kiel ĉefo de la ekstera kunlabora firmao de NASA, la Ad Astra.
La VASIMR jonigas la gason per mikroonda hejtado, tio similas al proceso en la mikroondilo. Poste ĝi akcelas la plasmon per magneta kampo je la celita rapido. Ĉar la akcelo okazas per magneta kampo, oni ne uzas elektrodojn, tiel oni povas eviti la ĉefan problemon de la jonpeliloj, erodon de la elektrodoj. Pluajn partojn de la pelilo protektas same la magneta kampo disde la varmega plasmo, pro kio la vivdaŭro de la motoro estas pli longa ol ĉe tradiciaj jonpeliloj.
La pelilo estas dividebla je tri fazoj:
Oni povas varii la impulsan denson aŭ ŝovforton per kvanto de la donita plasmo kaj per intenseco de la radia hejtado.
Gravas rimarki, ke la dua fazo estas tre mallonga, la pelgaso forlasa la pelilon antaŭ atingo de la termika distribuo. Preskaŭ plena energio de la hejtado transformiĝas la movenergio de la plasmo. Pro tio la energia spektro de la jonoj estas tre mallarĝa, kio ebligas uzon de tre simplaj magnetoj en la tria fazo de la motoro. Oni celas plu grandigi la efikecon per uzo de superkonduktaj magnetoj. La unuaj eksperimentoj tiuterene komenciĝis en 2009.
Laŭ la nunaj planoj, VASIMR kapablas eligi gasojn kun rapido de 30 ĝis 300 km/s, kiu estas malgrandigebla por grandigi la ŝovforton. Ĝi havas la megavatan povumon, kiu estas pli granda ol tiuj de la jonpeliloj.
La ŝovforto de la VASIMR estas tre malgranda por lanĉado desur la Tero. Oni celas solvi etkoste sekvaj taskojn per ĝi:
Por la grandrapidaj transportoj de VASIMR necesas energiofono kun eta maso, sed kun granda energia denso, tiel plej verŝajne nuklea energio.
Oni uzas argonon kiel pelgason en la surteraj eksperimentoj, sed oni volas uzi la kosmostacian hidrogenon (nun rubaĵo eligita en la kosmon) ĉe VF200 en la IKs.