Vad-Medani | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 24′ N, 33° 31′ O (mapo)14.433.51Koordinatoj: 14° 24′ N, 33° 31′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 410 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Vad-Medani, arabe ودمدني estas grandurbo, ĉefurbo de subŝtato kaj universitata urbo en Sudano.
Vad-Medani situas sur montetaro en la meza parto de la lando laŭ bordo de Blua Nilo. Kosti troviĝas 166, Ĥartumo 170, Omdurban 181, Kassala 330 km.
Vad-Medani fondiĝis en la 18-a jarcento, kiel turka-egipta antaŭposteno. En la sekva jarcento komenciĝis la evoluo.
Vad-Medani estas komerca centro por kotonoj, tritikoj, arakidoj, hordeoj, kaj brutoj.
El Vad-Medani ĉefvojoj kuras al Ĥartumo, Kassala kaj Kosti, krome estas malpli grava vojo okcidenten la Blanka Nilo. Reloj faras kontaktojn al Ĥartumo kaj Kosti.
En Vad-Medani la averaĝa temperaturo varias inter 26 kaj 31 °C. La varmo en aprilo kulminas, en januaro malkulminas. Jare pluvas po 319 mm. La pluvo kulminas en aŭgusto. Inter novembro-aprilo neniam pluvas.