Vaisala

Vaisala
Vaisala Oyj
negoco • entrepreno • firmao pri teknologio vd
Dum 1936 - nekonata/nuntempe
Jura formo julkinen osakeyhtiö
Fondintoj Vilho Väisälä vd
Sidejo Vantaanlaakso
Lando Finnlando
ISIN-kodo FI0009900682
filiaj kompanioj Vaisala (United States) vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Vaisala Oyj estas granda finndevena firmao kiu nun okupas la unuan pozicion en la monda merkato pri radiosondiloj. Ĝi estis fondita en 1936 de la meteologo kaj esperantisto Vilho Väisälä (1889-1969).

Post siaj studoj Vilho Väisälä fariĝis meteorologo kaj kreis diversajn mezurilojn. En 1931 Vilho, tiam departementestro de la Finna Meteorologia Instituto, vidis rusan sondilon falintan ĉe karelia landlimo inter Sovetunio kaj Finnlando. La aparato uzis radioteĥnologion kiu ĵus estis ekuzata en meteorologio. Vilho konsideris ke estis bonega ideo sed mizere ekspluatita. Li decidis plibonigi la ideon kaj post kvinjara penado finpretigis radiosondilon kiun li proklamis la plej bona en la mondo. Por produkti kaj disvendi ĝin li fondis firmaon en 1936 kiu kreskis — kaj eĉ forte plukreskadis post lia forpaso — ĝis fariĝi la plej grava provizanto de radiosondiloj en la mondo: grupo Vaisala.

Post forpaso de Vilho, lia bofilo Hannu Voipio estis elektita prezidanto de la estraro de la firmao Vaisala, dum Yrjö kiu daŭrigis la scienckulturon de la firmao estis elektita kiel honorprezidanto. La kapitalo de la firmao estis 800 milionoj da finnaj markoj en 1994. De tiam ĝi plu rapide kreskadis pro la forteco de ĝia pozicio sur la monda merkato. La kapitalo 3,5-obliĝis inter 1988 kaj 2000.

La originaj fakoj de la firmao konservis sian gravecon. Kvankam la radiosondsistemoj progresis samtempe kiel la teĥnologiaj antaŭensaltoj, la influo de la firmao restas la kapacitancomezurmetodo uzita en la sensilo. La firmao Vaisala provizas 66% de la monda merkato de altatmosferaj mezuriloj. Tiom longe kiom vivis Vilho Väisälä la merkatparto estis proksimume unu kvinono, kvankam la firmao estis la monda plej granda eksportanto de sondiloj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]