Valanginio estas la stratigrafia unuo de la malsupra kretaceo. Ĝia indekso estas K1v, mallongigo — Vlg. La valanginia periodo daŭris de antaŭ 139,8 ± 3,0 ĝis 132,9 ± 2,0 milionoj da jaroj. Ĝin antaŭis beriasio kaj sekvis hauterivio.
Unue ĝin apartigis Édouard Desor en 1853. Ĝi ricevis la nomon laŭ Valangin, urbeto en la Ĵuraso-montaro (Svisio).
En Okcidenta Siberio (Rusio) valanginio enhavas plurajn gasminejojn, parto de kiuj jam estas ekspluatataj. Ofte tiuj gaskuŝejoj situas sub la unikaj cenomaniaj gaskuŝejoj je la fundo pli ol 2000 metroj. Ĝia elminigado kostas pli ol tiu de la cenomania gaso. La valanginia gaso konsistas el metano, etano, propano, butano kaj pli pezaj frakcioj nomataj gasokondensato. Ĝi devas esti pritraktata kun eligo de la pezaj frakcioj.