Valcabado | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49192 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 415 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 41 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 33′ N, 5° 45′ U (mapo)41.549166666667-5.7491666666667Koordinatoj: 41° 33′ N, 5° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 678 m [+] | ||
Areo | 10,11 km² (1 011 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valcabado [+] | |||
Valcabado [balkaBAdo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 36,31 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 980 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 150 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, sed poste plialtiĝis la loĝantaro pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.
En Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 1158. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. El la Mezepoko parto de la teritorio apartenis al diversaj terposedantoj kaj ekleziuloj de Zamoro.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado).