distrikto de Valdaj | |||
ruse: Валдайский район | |||
distrikto de la Novgoroda provinco | |||
La insulo Selvickij en la lago Valdajskoje
| |||
|
|||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Administra centro | Valdaj | ||
Areo | 2 701,63 km² (270 163 ha) | ||
Loĝantaro | 22 854 (2020) | ||
Denseco | 8,46 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1927 | ||
Horzono | UTC+03 | ||
Tel. prefikso | +7 81666x-xx-xx | ||
OKATO | 49 255 000 000 | ||
![]() | |||
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto | |||
La distrikto de Valdaj aŭ Valdaja distrikto aŭ Valdajskij distrikto (ruse Валдайский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbo Valdaj.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 22854 homoj.[2]
La distrikto de Valdaj situas en sud-orienta parto de la Novgoroda provinco, sur la Valdaja altaĵo. La areo de la distrikto estas 2701,63 km².[3]
En la distrikto situas ĉirkaŭ 180 lagoj, la plej granda inter ili estas Valdajskoje. La plej alta punkto de la distrikto estas la monteto Ĥolm apud la vilaĝo Zimogorje. La alto de la monteto estas 266 m super la marnivelo.[1]
Sud-okcidente la distrikto de Valdaj najbaras kun la distrikto de Demjansk, nord-okcidente – kun la distrikto de Krestci, norde – kun la distrikto de Okulovka, sud-oriente – kun la Tverja provinco.[1]
|