Valdefuentes del Páramo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24253 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 306 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 19′ N, 5° 50′ U (mapo)42.323333333333-5.83Koordinatoj: 42° 19′ N, 5° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 782 m [+] | ||
Areo | 24,17 km² (2 417 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdefuentes del Páramo [+] | |||
Valdefuentes del Páramo [baldeFŬENtes delPAramo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Páramo (Altebenaĵo aŭ Stepo), en la sudo de la provinco. Valdefuentes del Páramo estas komprenebla etimologie kiel Valo de fontoj de la Stepo.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Azares del Páramo kaj Valdefuentes del Páramo, okupas totalan areon de 24,17 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 310 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 340 loĝantojn el la 1970-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 40 km de Leono, provinca ĉefurbo; inter Santa María del Páramo kaj La Bañeza.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (maizo kaj beto) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).