Valdelcubo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19269 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 38 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 14′ N, 2° 40′ U (mapo)41.227222222222-2.6741666666667Koordinatoj: 41° 14′ N, 2° 40′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 077 m [+] | ||
Areo | 14 km² (1 400 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdelcubo [+] | |||
Valdelcubo [baldelKUbo] ("valo de la kubo aŭ de la sitelo") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 38 loĝantoj sur areo de 14 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,7 loĝantoj/km².
Valdelcubo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1015 m super marnivelo; je 95 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 13,83 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°13′38″N 2°40′27″Ok. Najbaras la municipoj Sigvenco, Paredes de Sigüenza, Alpanseque kaj Sienes.
Dum la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento la loĝantaro estis ĉiam super la 300 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 380 loĝantoj en 1940 al 65 en 1991, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valdelcubo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Valdelcubo kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 38 en 2023.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.