Valdelugueros | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24843 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 486 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 58′ N, 5° 25′ U (mapo)42.973611111111-5.4127777777778Koordinatoj: 42° 58′ N, 5° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 202 m [+] | ||
Areo | 143,47 km² (14 347 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Valdelugueros [baldeluGEros] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco sur la komenca baseno de la rivero Curueño. Valdelugueros estas asociigita al municipoj Santa Colomba de Curueño, Valdepiélago kaj La Vecilla por formi la Municiparon de Curueño. Paralele iras romia ŝoseo.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Arintero, Braña (La), Cerulleda, Llamazares, Lugueros, Redilluera, Redipuertas, Tolibia de Abajo, Tolibia de Arriba, Valdeteja, Valverde de Curueño kaj Villaverde de la Cuerna, el kiuj Lugueros estas ĉefurbo, okupas totalan areon de 143,47 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 515 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 54 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Aller (Asturio), Cármenes, Puebla de Lillo, Boñar kaj Valdepiélago.
En la municipa teritorio oni trovis en 2006 la restaĵojn de du homoj enterigitaj antaŭ 7000 jaroj en kaverno ĉirkaŭ 1500 metrojn super marnivelo. El ili oni ekhavis la unuan genaron de eŭropanoj de la Mezolitiko.[1][2]
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. Dum la Hispana Enlanda Milito multaj loĝlokoj estis detruitaj kaj poste rekonstruitaj same kiel la preĝejoj. El pasinteco restas pontoj, parto de la romia ŝoseo kaj muelejoj
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, proksima skiejo).