Valdesamario | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24127 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 179 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 43′ N, 5° 57′ U (mapo)42.721388888889-5.9519444444444Koordinatoj: 42° 43′ N, 5° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 022 m [+] | ||
Areo | 61,73 km² (6 173 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdesamario [+] | |||
Valdesamario [baldesaMArjo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi estas en la centro de la provinco, foje konsiderata parto de Omaña kaj foje de La Cepeda.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Murias de Ponjos, Paladín, Ponjos, La Utrera kaj Valdesamario, krom kvartaloj La Garandilla, El Castro, La Parte kaj La Velilla. La municipo okupas totalan areon de 61,73 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 195 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 750 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 40 km de Leono, provinca ĉefurbo.
Valdesamario estas en la sudo de Kantabra Montaro, oriente de la montaro Gistredo, sur la kunfluejo de la riveroj Valdesamario kaj Omaña. La plej proksimaj loĝlokoj estas Ponjos, je 7 km, La Utrera kaj Paladín, je po 4 km kaj Trascastro de Luna (municipo de Riello), je 5 km. Limas okcidente kun El Bierzo, norde kun la komarko Omaña kaj sude kun La Cepeda kaj pli precize kun la municipoj Riello, Soto y Amío, Igüeña, Las Omañas, Villagatón kaj Quintana del Castillo.
Estas atestaĵoj de antaŭromiaj setlejoj de Bronzepoko poste uzataj de romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. Frua mencio estas de Soto y Amío en 876, sed jam oftis por la diversaj loĝlokoj dum la 11-a jarcento. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (lino, sekalo, terpomoj), brutobredado, ĉasado, fiŝkaptado kaj poste forstado kaj minado de karbo. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, preĝejoj, piedirado, karnavalo).
Oni parolas kaj la hispanan kaj malpli la leonan.