Valentin Weigel | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1533 en Großenhain | |
Morto | 10-an de junio 1588 (54-jaraĝa) en Zschopau | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo verkisto filozofo teozofo vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Valentin Weigel, ankaŭ: Weichel, (naskiĝinta en la 7-a de aŭgusto 1533 en Naundorf, mortinta en la 10-a de junio 1588 en Zschopau) estis protestanta teologo kaj teozofo el Germanio.
Ekde 1567 li estis pastoro en Zschopau. En liaj - parte nur postmorte fare de la kantoro Weichert eldonitaj kaj eble ankaŭ prilaboritaj - skribitaĵoj li propagandis la mistikon de Paracelsus kaj Johano Taŭlero miksitan per naturfilozofiaj ideoj.
Inter la adeptoj, la t.n. Weigelanoj estis Jes. Stiefel (m. 1627), Ezech. Meth (m. 1640) kaj Jakob Böhme.
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 20. Leipzig 1909, p. 474 (tie ĉi interrete)