Valfermoso de Tajuña | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19411 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 75 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 37′ N, 2° 57′ U (mapo)40.621111111111-2.9536111111111Koordinatoj: 40° 37′ N, 2° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 968 m [+] | ||
Areo | 29,45 km² (2 945 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valfermoso de Tajuña [+] | |||
Valfermoso de Tajuña [balferMOso detaĤUNJa] ("bela valo de T.") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 75 loĝantoj sur areo de 29,45 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,5 loĝantoj/km².
Valfermoso de Tajuña situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 961 m super marnivelo; je 30 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°37′16″N 2°57′13″Ok. Najbaras la municipoj Gvadalaharo, Valdeavellano, Brihuega, Irueste, Romanones kaj Lupiana.
Valfermoso de Tajuña, estis konata antikve kiel Valfermoso de las Sogas (de la ŝnuroj), ĉar ties loĝantaro vivtenis sin majoritate el tiu industria fabrikado. Ĝi estis konkerita de kristanoj fine de la 11a jarcento. Kaj ĝi apartenis al teritorio "Común de Villa y Tierra" de Hita.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el 582 en 1940 al 70 en 1991, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valfermoso de Tajuña, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Valfermoso de Tajuña kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 75 en 2024.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.