Valle de Matamoros | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06177 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 332 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 66 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 23′ N, 6° 48′ U (mapo)38.3786945-6.8034668Koordinatoj: 38° 23′ N, 6° 48′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 609 m [+] | ||
Areo | 5 km² ( 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valle de Matamoros [+] | |||
Valle de Matamoros (Valo de Maŭrmortigado) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Estas du aliaj vilaĝoj kun sama nomokomenco en la provinco.
La loĝantoj nomiĝas valleros. La censita populacio en 2008 estis de 431 loĝantoj.
Valle de Matamoros estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Sierra Suroeste, je altitudo de 609 m; je 66 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj tre proksime de Jerez de los Caballeros, la plej proksima urbo. La surfaco de ties teritorio estas de 4,9 km². Estas ankaŭ proksima alia vilaĝo de simila nomo nome Valle de Santa Ana, iom pli granda.
Agrikulturo kaj brutobredado (porkoj). La tereno estas sufiĉe montareta.