Vallesa de la Guareña

Vallesa de la Guareña
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 49450
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 72  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 5° 20′ U (mapo)41.135374125508-5.3262065770336Koordinatoj: 41° 8′ N, 5° 20′ U (mapo) [+]
Alto 765 m [+]
Areo 28,01 km² (2 801 ha) [+]
Vallesa de la Guareña (Provinco Zamoro)
Vallesa de la Guareña (Provinco Zamoro)
DEC
Situo de Vallesa de la Guareña
Vallesa de la Guareña (Hispanio)
Vallesa de la Guareña (Hispanio)
DEC
Situo de Vallesa de la Guareña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vallesa de la Guareña [+]
vdr

Vallesa de la Guareña [baLJEsa] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al La Guareña en la plej sudoriento de la provinco. Vallesa de la Guareña estas tradukebla etimologie al Valo de la rivero GuareñaValanino de la rivero Guareña.

Ponto sur la rivero Guareña.
Preĝejo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Vallesa de La Guareña kaj Olmo de La Guareña, okupas totalan areon de 28,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 78 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 61 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, lime kun Cañizal, Torrecilla de la Orden, Olmo de la Guareña, Tarazona de Guareña, Parada de Rubiales, Cantalapiedra, Espino de la Orbada, El Pedroso de la Armuña, Cantalpino kaj Villaflores. Ĝi estas je 183 km de Madrido, pro kio estas pli proksima al la ŝtataĉefurbo ol al la plej malproksima municipo ene de la zamora provinco, nome Porto de Sanabria, el kiu ĝi distas 236 km.​

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. Ĝi apartenis al la Ordeno de Sankta Johano, poste al la episkopo de Zamoro, poste al la provinco de Toro. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo en la kadro de la Batalo de Arapiles.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis. La teritorio estas Protektita birda areo ZEPA.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]