Valsequillo de Gran Canaria | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 35216–35217 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 9 667 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 247 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 59′ N, 15° 30′ U (mapo)27.9808422-15.4989183716 [+] | ||
Alto | 560 m [+] | ||
Areo | 39,15 km² (3 915 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valsequillo de Gran Canaria [+] | |||
Valsequillo de Gran Canaria [balseKIljo degrankaNArja] (Seka Valeto) aŭ pli simple Valsequillo, estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1][2] Ĝi etendiĝas sur la centrorienta parto de la insulo Gran Canaria. La loknomo Valsequillo aludas al proksima municipo Valleseco (Seka Valo), en valo pli sekaj ol la limaj valoj Virgen kaj Madrelagua.[3]
Ĝi estas unu el nur sep municipoj en la insulo (la aliaj estas Firgas, Santa Brígida, Tejeda, Teror, Valleseco kaj Vega de San Mateo), kaj dek unu en la insularo, kiuj ne havas aliron al la maro.
Valsequillo estas en la centrorienta parto de la insulo Gran Canaria, je 24 km de la provinca kaj insula ĉefurbo, kio helpis ĝian disvolvigon. Ĝi enhavas areon de 39.15 km², kiel la 13a plej granda teritorio de la insulo.[4][5]
La municipa teritorio limas kun tiuj de Santa Brígida kaj Vega de San Mateo (norde), Telde (oriente), Vega de San Mateo (okcidente) kaj Ingenio (sudokcidente).[5]
La municipa ĉefurbo, nome la urba kerno, estas je 574 m.s.m.,[4], kaj la plej alta loko estas 1 842.2 m.s.m. en Monto Bizcochos.[5]
Valsequillo posedas malgrandan parton de sia teritorio protektita ene de la Kanaria Reto de Protektitaj Naturaj Areoj, kunhavante kun najbaraj municipoj la rezervejon Los Marteles, kaj la Protektitajn Pejzaĝojn Lomo Magullo kaj Las Cumbres.[6] Los Marteles estas inkludita en la Reto Natura 2000 kiel Zono de speciala konservado (ZSK).[5][7]
En la areo estis setlado de guanĉoj. Ili praktikis brutobredadon kaj agrikulturon, kiel atestas restaĵoj de tiu epoko. Ili havis templon sur la montopinto El Helechal. Proksime okazis batalo inter la indiĝenoj kaj la kastiliaj invadantoj.
Post la konkero de Gran Canaria en 1478, la novaj kolonoj dediĉis sin al la agrikulturo, ĉefe cele al cerealoj, vitejoj kaj figarboj. En la 16-a jarcento, oni disdonis teron al foraj posedantoj, kelkaj el kiuj restis kiel kultivistoj. Ankaŭ en la 18-a jarcento oni disdonis gravajn terposedojn al kelkaj familioj. Dum malfacila epoko okazis elmigrado al Kubo kaj Venezuelo.
En 1802 Valsequillo sendependiĝis kiel municipo disde Telde, kaj tiukadre okazis konfliktoj pro la dispartigo de akvo por irigacio.
La municipo havis 9 191 loĝantojn je 2017, estante la 23a de la provinco Las Palmas kaj la 13a de la insulo Gran Canaria.[8]
Historie la loĝantaro regule kreskiĝis laŭlonge de la 20-a jarcento el malpli ol 3 000 loĝantoj ĝis nunaj pli ol 9 000 loĝantoj.
Valsequillo dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[8]
Valleseco bazis sian ekonomion en agrikulturo (fragoj, migdaloj kaj aliaj fruktoj).[5] Estas ankaŭ brutobredado de kaproj kaj ŝafoj; gravas produktado de fromaĝo. Sed lastatempe turismo iĝis ĉefa ekonomia rimedo.[5]
La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, kaj aliaj okupitecoj.[5]
Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[9]