Valérie Benguigui | |||||
---|---|---|---|---|---|
Valérie Benguigui en 2013 dum 38-a ceremonio de César
| |||||
Persona informo | |||||
Valérie Benguigui | |||||
Naskonomo | Valérie Clotilde Benguigui | ||||
Naskiĝo | la 6-an de novembro 1965 en Parizo, Francio | ||||
Morto | la 2-an de septembro 2013 en 13-a arondismento de Parizo, Francio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Mama kancero vd | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse 48° 50′ Nordo 2° 20′ Oriento / 48.84 °N, 2.33 °O (mapo) vd | ||||
Nacieco | franca | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Cours Florent vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmreĝisoro vd | ||||
Aktiva dum | 1986–2013 vd | ||||
| |||||
Sukcesis kiel | Aktorino | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Valérie BENGUIGUI (naskiĝis la 6-an de novembro 1965 en Parizo, mortis la 2-an de septembro 2013[1],[2]) estis franca aktorino kaj teatro-reĝisoro.
Ŝi vizitis kursojn en Cours Florent, kie ŝi eniris 24-jaraĝa, kaj ankaŭ en lernejo de théâtre national de Chaillot.
Ŝi debutis en kino en filmo de Francis Huster, On a volé Charlie Spencer ! en 1986, kaj en televido en Palace de Jean-Michel Ribes.
En televida serio Avocats et associés, ŝi enkarnigis advokatinon Nadia Botkine de 2001 ĝis 2005.
En teatro, ŝi reĝisoris plurajn spektaklojn de Valérie Lemercier kaj one-woman show de Charlotte de Turckheim. Valérie Benguigui ludis en 2007 en La Mémoire de l'eau, kun Florence Pernel kaj Charlotte Valandrey.
Valérie Benguigui estis edziniĝinta kun Eric Wapler, komediisto kaj restoraciestro[3] kiun ŝi konis en Cours Florent[4].
Ŝi mortis pro kancero la 2-an de septembro 2013.