Vama Veche [vama veke] (historiaj nomoj: Ilanlâk, Ilanlâc, en la turka Ilanlık) estas vilaĝo kaj banloko en la Distrikto Constanţa, Rumanio, sur la marbordo de la Nigra Maro, ĉe la limo kun Bulgario, je 28.57 E longitudo, 43.75 N latitudo. Ĝi estas parto de la komunumo Limanu kaj en 2002, ĝi havis 178 loĝantojn.[1]
La rumana nomo de la vilaĝo signifas "la malnova dogano".
Koordinatoj: 43° 45′ N 28° 34′ O / 43.750 °N, 28.567 °O (mapo)