Vanessa Carlton | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de aŭgusto 1980 (44-jaraĝa) en Milford |
Loĝloko | Naŝvilo |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Kolumbio Lernejo de Usona Baleto Professional Children's School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | John McCauley (en) (2013–) |
Amkunulo | Stephan Jenkins (en) John Mayer |
Okupo | |
Okupo | pianisto komponisto diskografa artisto muzikisto kantaŭtoro kantisto kantotekstisto |
TTT | |
Retejo | http://www.vanessacarlton.com |
Vanessa CARLTON (naskiĝnome:Vanessa Lee Carlton) (naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1980 en Milford (Pensilvanio)) estas usona kantistino.
Vanessa estas ĉefe fama pro sia kanzono A Thousand Miles, unuopaĵo el ŝia unua albumo Be not Nobody (2002). Ŝia dua albumo Harmonium (2004) ne estis tiel sukcesa.
Ŝia patro, Ed, estas piloto kaj ŝia patrino estas instruistino pri piano. Vanessa estas pliaĝa fratino de Gwendoline kaj Edmund. Ŝi frue ekludis pianon kaj ŝia patrino fariĝis ŝia unua instruanto. Nur du-jara, post vizito al Disneyland, ŝi pianludis « It's a Small World », kio instigis ŝian patrinon konatigi klasikajn komponistojn kiajn Mozart aŭ Erik Satie al ŝi. Tamen ŝia tiama revo estis fariĝi stelula dancistino kaj 14-jara ŝi eniris usonan danclernejon en Novjorko. Ŝi rapide disreviĝis pro la instru-metodoj kiuj montriĝis tro drastaj por ŝi. Vanessa decidis forlasi danclernejon kaj komencis viziti Universitaton de Kolumbio, samtempe laborante kiel kelnerino. Ŝia amo al muziko neniam forlasis ŝin kaj ŝi ekkantis en trinkejoj kaj kluboj de Manhattan. Tiel ŝi renkontis Peter Zizzo kiu, iom poste, invitis ŝin registri provkanzonojn en sia studio. Nelonge post la sendo de provkanzono al Interscope Records, ŝi subskribis kontrakton kaj registris Rinse, albumon kiu neniam aperis. Tamen ŝi reverkis kanzonojn "Ordinary Day", "Rinse" aŭ "Pretty Baby", kiuj aperis en la albumo Be Not Nobody.
Nuntempe, ŝi loĝas en la kvartalo de "Nolita" en Novjorko. En 2006, ŝi komencis prilabori trian albumon kun Irv Gotti, Stephan Jenkins kaj Linda Perry. La unua unuopaĵo titoliĝas "Nolita Fairytale" kaj la albumo aperinta la 9-an de oktobro 2007 titoliĝas Heroes And Thieves. Ŝi ankaŭ ŝanĝis diskkompanion de A&M de Universal Music al The Inc (Universal Motown), estrata de Irv Gotti.