Vaporondo aŭ Vaportajdo estas malgranda ĝenro de elektronika muziko kaj vida artstilo. Ĝi komenciĝis kiel memeo de interreto en la komenco de la 2010-aj jaroj.[1] Ĝi remiksas lanteco, tranĉataj specimenoj de glata ĵazo, lifta muziko, ritmenbluso kaj salona muziko el 1980-aj jaroj kaj 1990-aj jaroj.[2]
La ĉirkaŭaĵa subkulturo iam estas asocia kun ambigua aŭ satira pri konsumismo kaj popola kulturo, kaj celas esti karakterizata pri nostalgio aŭ surrealismo kun popola amuzaĵo, teknologio kaj antaŭaj jardekoj reklamoj. La estetiko (kutime stilata kiel “AESTHETIC”) konsistas el fruaj interretaj bildoj, malfruaj 1990-aj jaroj ret-desegnoj, “glitch art”-o (eraretaj teknikoj), animeo, japanaj skribsistemoj, 3D objektoj, kiberpunko kaj grek-romiaj statuoj en siaj artkovriloj kaj muzikvideoj.
La pioniroj de ĉi tiu stilo estis la produktistoj James Ferraro, Daniel Lopatin kaj Ramona Xavier, kiuj uzis multaj pseŭdonimoj.[3]Floral Shoppe el Ramona Xavier (kun la pseŭdonimo de “Macintosh Plus”, decembro 2011) estis konsiderata la unua albumo de la ĝenro kiu enhavas ĉio elementoj de la stilo).