Varnsdorf

Koordinatoj: 50° 54′ 40″ N 14° 37′ 32″ O / 50.91111 °N, 14.62556 °O / 50.91111; 14.62556 (mapo)
Varnsdorf
germane Warnsdorf, suprasorabe: Warnoćicy
urbo
Vido al Varnsdorf el Hrádek
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Varnsdorf
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Varnsdorf
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ŝluknova terlango
Montaro Ŝluknova montetaro
Najbaras kun Seifhennersdorf Germanio
Interesaĵo Hrádek
Rivero Mandava
Situo Varnsdorf
 - alteco 332 m s. m.
 - koordinatoj 50° 54′ 40″ N 14° 37′ 32″ O / 50.91111 °N, 14.62556 °O / 50.91111; 14.62556 (mapo)
Areo 26,21 km² (2 621 ha)
Loĝantaro 14 716 (2024)
Denseco 561,47 loĝ./km²
Fondo 14-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 407 47
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0421
NUTS 5 CZ0421 562882
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 26
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Mapo de Varnsdorf
Mapo de Varnsdorf
Mapo de Varnsdorf
Vikimedia Komunejo: Varnsdorf
Retpaĝo: www.varnsdorf.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Varnsdorf (germane Warnsdorf) estas industria urbo de Ĉeĥio situanta 6 km de urbo Rumburk (Rumburg) kaj 32 km de urbo Děčín. Laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 14 716 loĝantoj sur areo de 26,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 561 loĝantoj/km².

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Großschönau, Seifhennersdorf, Leutersdorf, Horní Podluží, Krásná Lípa, Rumburk, Dolní Podluží kaj Rybniště.

Dum iompostioma mezepoka loĝigado elflanke de Luzacio ĉi tie estiĝadis vilaĝoj. El la jaro 1352 ekzistas la unua latina mencio pri vilaĝo Wernardi villa. La regiono estis okazejo de oftaj konfliktoj kaj interkvereloj inter bohemaj posedantoj kaj urboj de Luzacio, trairadis tra ĝi ankaŭ husanaj taĉmentoj. Ekde la jaro 1485 Varnsdorf apartenis al la saksa familio von Schleinitz. Submontara hejma prilaborado de lino ŝanĝiĝis en la 17-a jarcento en manufakturan produktadon kaj pli poste en teksindustrion (lino, lano, kotono). Per kuniĝo de kelkaj lokaj bienoj kaj vilaĝoj estiĝis en la jaro 1849 komuna vilaĝo Varnsdorf, kiu estis en la jaro 1868 proklamita post evoluo de industrio kiel urbo. Al la teksproduktado pli malfrue ankaŭ aliĝis industriaj uzinoj kaj al tiuj ĉi tradicioj ĝis nun ligas ekz. entreprenoj Elite (porvirinaj ŝtrumpoj), TOS (prilabormaŝinoj) kaj aliaj. La juna kaj neniam remparita urbo havas mezepokajn memorigaĵojn.

En la ĉirkaŭaĵo de la urbo oni povas trovi objektojn de linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, kiuj estis konstruataj dum la jaroj 19351938. Post 1945 la germana loĝantaro estis perforte elpelita.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
186913 180
188015 162
189020 654
190023 501
191025 589
192122 242
JaroLoĝantoj
193022 621
195015 043
196113 463
197014 006
198016 356
199116 266
JaroLoĝantoj
200116 040
201115 263
201415 664
201615 611
201715 477
201815 429
JaroLoĝantoj
201915 297
202015 193
202114 390
202214 738
202314 837
202414 716

Esperanto en Varnsdorf

[redakti | redakti fonton]

En la urbo naskiĝis Willy Burgemeister.