Vaszar (vasar) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Pápa.
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Győr-Pápa. La lasta urbo troviĝas je 8, Veszprém je 58, Budapeŝto je 148 km-oj.
La vilaĝo estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1332. La kampoj longe apartenis al la eklezio. La vilaĝo apartenis al Turka Imperio inter 1567-1592. En la 18-a jarcento ĝi refondiĝis. Nun la kampoj estas bonaj ĉaslokoj.
Vilaĝservoj estas lernejo, biblioteko, sportejo.
En Vaszar naskiĝis kirurgo Mihály Ihász.