Vav | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbego ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 320 752 (2022) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 42′ N, 27° 59′ O (mapo)7.727.983333333333Koordinatoj: 7° 42′ N, 27° 59′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 438 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Vav, aŭ Wāw arabe واو (ne miskomprenu kun admirkrio!) estas grandurbo, ĉefurbo de subŝtato kaj universitata urbo en Sud-Sudano.
Vav situas sur montetaro sur la okcidenta bordo de rivero Jur, en la meza parto de la lando. Rumbek troviĝas 211, Malakal 451, Ĵubo 510, Ĥartumo 1007 km.
Komercistoj pri sklavoj fondis tie bazon, elkio baldaŭe evoluis la urbo. En la 1880-aj jaroj Egipto kun britoj konkeris la urbeton. Dum la dua civila milito ankaŭ tie okazis bataloj.
Vav estas signifa ekonomia centro por Sud-Sudano post la ĉefurbo. 2 gravaj bankoj funkcias en la urbo.
Vav havas flughavenon. Vojoj kuras al Ĵubo kaj Sudano. La urbo estas finstacio de la fervojo el Sudano.
En Vav la temperaturo varias inter 17 kaj 37 °C. La varmo en marto kaj aprilo kulminas, en decembro malkulminas. Jare pluvas po 1050 mm. La pluvo kulminas en aŭgusto, inter decembro-februaro neniam pluvas.