Vașcău | ||
---|---|---|
Urbo | ||
urbeto en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Bihor | |
Alinome | Vaskoh (hungare), Eisenstein (germane) | |
Iama hungara departemento | Bihar | |
Situo | 46° 29′ N, 22° 29′ O (mapo)46.47972222222222.479722222222Koordinatoj: 46° 29′ N, 22° 29′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 295 m | |
Poŝtkodo | 415800 | |
Loĝantaro | 2 025 (en 2021, 2 854 en 2002) | |
Vașcău - jen rumane, prononco [vaŝkəŭ], hungare Vaskoh [vaŝko], germane Eisenstein - estas urbo en la distrikto Bihor en Rumanio, borde de la rivero Körös (pli ekzakte ĝia branĉo Crișul Negru, Fekete-Körös respektive Schwarze Kreisch), sud-sudoriente de Beiuș. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Câmp, Câmp-Moți, Colești, Vărzarii de Jos kaj Vărzarii de Sus.
En 1910 ĝi nombris 1 270 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 1 977 (rumanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 2 025 loĝantoj sur areo de 65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 31 loĝantoj/km².
Ĝi estis unue menciita skribe en 1552. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Bihar vármegye). Ĝi havas marmorminejon. De 1808 ĝi estis kamparurbo.