Vega de Valdetronco | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47133 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 91 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 36′ N, 5° 7′ U (mapo)41.592777777778-5.1138888888889Koordinatoj: 41° 36′ N, 5° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 708 m [+] | ||
Areo | 17,48 km² (1 748 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vega de Valdetronco [+] | |||
Vega de Valdetronco [BEga debaldeTRONko] estas municipo en la okcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco. Vega de Valdetronco estas etimologie komprenebla kiel Valkamparo de la Valo de la Arbotrunko.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 17,48 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 96 loĝantojn. Ĝi perdis 550 loĝantojn el la mezo de la 19-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 40 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Mota del Marqués, Adalia, Gallegos de Hornija, Marzales kaj Bercero, ĉiuj samprovincaj. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Hornija.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo.