Veganzones | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40395 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 204 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 12′ N, 4° 0′ U (mapo)41.192777777778-3.9938888888889Koordinatoj: 41° 12′ N, 4° 0′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 915 m [+] | ||
Areo | 22 km² (2 200 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Veganzones [+] | |||
Veganzones [beganZOnes] estas municipo en la centro de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Veganzones estas etimologie komprenebla kiel Kamparvalo de Infantoj (vidu sube Toponimion).
En mezepokaj tempoj nomiĝis Vega de Infanzones. Tiel, Vega Infançones, estis nomita en letero de la reĝo Johano la 2-a subskribita en Burgo de Osma la 15an de Junio 1430.
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21,96 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 216 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 500 el la 1960-aj jaroj.
Ĝi distas 38 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Cabezuela, Turégano kaj Muñoveros. La loĝloko estas inter rojoj Caz de la Dehesa kaj Parral kaj trapasata de la regiona ŝoseo CL-603 inter Cabezuela nordoriente kaj Turégano sude.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Veganzones estis reloĝata de la episkopo de Segovio, inter la 12-a kaj 13-a jarcentoj, ene de la teritorio kiun doña Urraca, reĝino de Kastilio kaj Leono, donis al li en 1123, kun Turégano kaj Caballar. Ĝi estis en episkopa senjorlando de Segovii ĝis tempo de Filipo la 2-a kiam aliĝis al reĝa senjorlando. Kiam la reĝoe stis vendonta ĝin Veganzones aĉetis sian propran jurisdikcion laŭ interkonsento de 3a de Decembro 1579. Tio estis ratifita en 1580 kaj 1615 fare de Filipo la 3-a.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Águeda de la 16-a jarcento kun grava ĉefretablo.