Velké Losiny estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en norda Moravio, el la Regiono Olomouc, 9 km nordoriente de Šumperk en cismontaro de Hrubý Jeseník. Velké Losiny estas konata kuracloko (kun varma mineralfonto) kaj feriloko, elirpunkto al la montaro Jeseníky. En 2024 ĝi havis 2 541 loĝantojn.
samnoma renesanca kastelo el 1580-1589, Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio, en kies parko kreskas Esperanto-arbo (Kanada cugo), kiun en 1967 plantis esperantistoj de Šumperk kaj ĉiujare ĉe ĝi renkontiĝas en majo.
manufakturo pri papero el 1550 (la plej malnova ĝis nun funkcianta tiuspeca entrepreno en la tuta Eŭropo; alirebla por publiko, ligita kun muzeo pri produktado de papero)