Vera Glagoleva | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Вера Витальевна Глаголева | |||||
Naskonomo | Вера Витальевна Глаголева | ||||
Naskiĝo | 31-an de januaro 1956 en Moskvo | ||||
Morto | 16-an de aŭgusto 2017 (61-jaraĝa) en Baden-Baden, Baden-Virtembergo, Germanio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Stomaka kancero vd | ||||
Tombo | Trojekurov-tombejo vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Vitaly Glagolev (en) vd | ||||
Patrino | Galina Glagoleva (en) vd | ||||
Edz(in)o | Rodion Naĥapetov (1976–1991) Kiril Ŝubski vd | ||||
Infanoj | Anna Naĥapetova ( Rodion Naĥapetov) Anastasia Shubskaya (en) ( Kiril Ŝubski) vd | ||||
Parencoj | Aleksandr Oveĉkin (bofilo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teatra aktoro scenaristo filmproduktoro filmreĝisoro filmaktoro aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1975– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vera Vitaljevna GLAGOLEVA (ruse Ве́ра Вита́льевна Глаго́лева, n. la 31-an de januaro 1956 en Moskvo, m. la 16-an de aŭgusto 2017 en Baden-Baden,[1] sudokcidenta Germanio) estis sovetunia kaj rusia teatra kaj filma aktoro, scenaristo kaj reĝisoro.
Glagoleva studis en la Rusa Akademio de Teatraj Artoj en Moskvo.
Ŝia kariero kiel kinoaktorino komenciĝis en 1975 kun la filmo "Je la fino de la mondo" (ruse На край света…), kiu estis reĝisorita de ŝia estonta edzo Rodion Naĥapetov (Родион Нахапетов). Entute ŝi aperis kiel aktorino en pli ol 40 filmoj. Ŝi debutis kiel reĝisoro en 1990 kun la filmo "Rompita lumo" (ruse Сломанный свет).
En 2014 ŝia filmo "Du virinoj" bazita sur la teatraĵo "Monaton en la lando" de Ivan Turgenev estis publikigita en rusaj kinejoj. La filmo estas rus-franca kunproduktado kun ĉefe rusa rolantaro same kiel Ralph Fiennes kaj Sylvie Testud kaj kelkaj okcidentaj eŭropanoj en pli malgrandaj akompanaj roloj.[2] Ŝiaj filmoj, kiuj gajnis multoblajn premiojn en Rusio, ekster Rusio kaj orienta Eŭropo ne estis montritaj en kinejoj, kun la escepto de "Ombrelo por amantoj", sed estis nur montritaj ĉe filmfestivaloj. En decembro 1995 ŝi honoriĝis kiel Merita artisto de la Rusa Federacio kaj en marto 2011 honoriĝis kiel Popola Artisto de Rusio.
La unua geedziĝo de Glagoleva estis kun la aktoro kaj reĝisoso Rodion Naĥapetov, kun kiu ŝi havas du filinojn. Tria filino venas de sia geedziĝo al Kiril Ŝubski.
Ŝi mortis la 16-an de aŭgusto 2017 post longa batalo kontraŭ stomaka kancero en hospitalo de Baden-Baden, sudokcidenta Germanio.