Vera de Moncayo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50580 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 315 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 49′ N, 1° 41′ U (mapo)41.8249079-1.6874657Koordinatoj: 41° 49′ N, 1° 41′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 631 m [+] | ||
Areo | 27,662578 km² ( 276 6.2 578 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vera de Moncayo [+] | |||
Vera de Moncayo [BEra demonKAĝo] estas municipo de Hispanio, en la orienta parto de la komarko Tarazona y el Moncayo kies ĉefurbo estas Tarazona, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Vera estas municipa teritorio en la orienta parto de la komarko Tarazona y el Moncayo, kie ĝi okupas teritorion ĉefe inter tiuj de Tarazona (norde), Trasmoz (okcidente) kaj Alcalá de Moncayo (sude), ĉe la rivero Huecha. Proksime de ĝia teritorio estas la Natura Parko Moncayo. Ĝi limas kun la municipaj teritorioj de Grisel, Tarazona, Bulbuente, Trasmoz, Litago kaj Alcalá de Moncayo. L municipo enhavas ankaŭ la loĝlokon de la Monaĥejo de Veruela.
La loĝloko Vera mem estas je 77 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 12 km de Tarazona, komarka ĉefurbo, kaj je 14 km de Borja, ĉefurbo de la plej proksima komarko. Ĝi estas sur 631 msm.
Eble estis jam loĝado en Neolitiko kaj de keltiberoj, rilate al minado en la valo. Ankaŭ eble estis fortikaĵo de islamanoj.
Plej frua mencio estis de 1133, rilate al aparteno al senjorlando de Borja. La fondo de la Monaĥejo de Veruela meze de la 12-a jarcento determinis la ekonomion kaj la loĝantaron de la limaj komarkoj. En 1172, per privilegio de Alfonso la 2-a de Aragono, la loĝloko de Vera, kun ĝiaj kastelo, teritorio kaj havaĵoj, estis donita al la monaĥejo. La vilaĝo estis unu el multaj kiuj apartenis al la etenda havaĵo de la monaĥejo. La monaĥoj cistercianoj ĝuis la abundon de ŝtonoj kaj akvo por la konstruo kaj funkciado de la monaĥejo krom posedo de apudaj loĝlokoj, farmoj ktp., kio faris de la monaĥejo institucio senjora de la areo. La senjora ligo restis ĝis la "desamortización" de 1835. Tiam, la monaĥejo venis al la municipa administracio de Vera. En 1976 la ŝtato pruntedonis la monaĥejon al la Provinco Zaragozo por ties rehabilitado kaj konservado. Ekde 1998 Veruela estas malfermita al la publiko kaj tie okazas kultura agado, kia ekspozicioj, kursoj aŭ muzikaj festivaloj.
Vera demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Vera de Moncayo oni malaltiĝis ĝis nunaj 316 loĝantoj.
Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, fruktoĝardenoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj, abelbredado), forstado kaj sekva nutrindustrio (vino, oleo), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Inter vidindaĵoj menciindas la monaĥejo; la ruinoj de la kastelo; la preĝejo aligita al la kastelo, kun mudeĥar-renesanca sonorilturo sur turo el la kastelo kaj retabloj el la monaĥejo; Ermitejo Aparecida; arkeologia kuŝejo La Oruña de keltiberoj; krucmonumento; kaj proksima Natura Parko Moncayo.