Veraj kardinaloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Iĉo de dezerta kardinalo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Veraj kardinaloj (Cardinalis) estas genro de birdoj el familio Cardinalidae.[1][2] Ĝi enhavas tri speciojn renkonteblajn en granda areo de Grandaj Lagoj ĝis norda Sudameriko.
Kardinaloj estas relative malgrandaj birdoj inter 19 kaj 22 cm longaj, kun grandaj movivaj krestoj kaj dikaj, fortikaj konusecaj bekoj. Ĉiuj specioj havas noteblan seksan duformismon: iĉoj havas grandan kvanton de ruĝa koloro en siaj plumaroj, dum inoj estas grizecaj kun maksimume iomete da ruĝecaj plumoj.[3] Junuloj de ambaŭ seksoj antaŭ la unua mudo aspektas similaj al inoj.
La nomo "kardinalo" pri tiu ĉi birdogenro venas de kolorigo de iĉoj de norda kardinalo (Cardinalis cardinalis), kies plumaro havas la kardinalan koloron, t.e. koloron asociitan kun vestaĵoj de katolikaj kardinaloj.
Iĉo | Ino | Scienca nomo | Kutima Nomo | Distribuo |
---|---|---|---|---|
Cardinalis cardinalis | Norda kardinalo | Usono de Majno ĝis Teksaso, Kanado en Ontario, Kvebeko, Novbrunsviko kaj Novskotio, Meksiko de Usona landlimo ĝis Istmo de Tehuantepeko, norda Gvatemalo, kaj norda Belizo | ||
Cardinalis sinuatus | Dezerta kardinalo | Subŝtatoj Arizono, Novmeksiko kaj Teksaso en Usono, ĉelandlimaj areoj de Meksiko | ||
Cardinalis phoeniceus | Purpura kardinalo | Kolombio kaj Venezuelo |
|