Veľká Tŕňa | |
hungare: Nagytoronya | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Veľká Tŕňa | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Košice |
Distrikto | Distrikto Trebišov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Najbaras kun | Malá Tŕňa |
Situo | Veľká Tŕňa |
- alteco | 174 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 28′ 08″ N 21° 40′ 48″ O / 48.46889 °N, 21.68000 °O (mapo) |
Areo | 14,115 km² (1 411,5 ha) |
Loĝantaro | 446 (31.12.2008) |
Denseco | 31,6 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1220 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 076 82 |
Tel. prefikso | +421-56 |
NUTS | 513806 |
Aŭtokodoj | TV |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Košice
| |
Vikimedia Komunejo: Veľká Tŕňa | |
Retpaĝo: www | |
Portalo pri Slovakio |
Veľká Tŕňa, hungare Nagytoronya [nadjtoronja] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.
Veľká Tŕňa situas en valo de rojo, sub monto 469 m alta, laŭ traira flankovojo. Trebišov troviĝas 22 km.
La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1220 en formo "Tolna". En 1910 loĝis en Nagytoronya 762 da homoj, (592 hungaroj, 168 slovakoj, 2 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Nagytoronya apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Sátoraljaújhely, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Nagytoronya rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1964 Veľká kaj Malá Tŕňa unuiĝis, sed baldaŭe disiĝis. En 2001 loĝis en Veľká Tŕňa 511 da homoj, (493 slovakoj, 13 hungaroj, 4 ĉeĥoj).
En Nagytoronya naskiĝis hungara verkisto Endre Szabó.