Veľké Lovce | ||
hungare: Újlót | ||
municipo | ||
Bienula domo
| ||
|
||
Oficiala nomo: Veľké Lovce | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Nitra | |
Distrikto | Distrikto Nové Zámky | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Rivero | Lovčiansky potok | |
Situo | Veľké Lovce | |
- alteco | 162 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 03′ 50″ N 18° 20′ 14″ O / 48.06389 °N, 18.33722 °O (mapo) | |
Areo | 25,845989 km² (2 584,6 ha) | |
Loĝantaro | 2 037 (31.12.2007) | |
Denseco | 78,81 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1247 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 941 42 | |
Telefona antaŭkodo | +421-35 | |
Aŭtokodoj | NZ | |
NUTS | 503631 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Nitra
| ||
Vikimedia Komunejo: Veľké Lovce | ||
Retpaĝo: www.velkelovce.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Veľké Lovce (hungare Újlót) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky. La slovaka historia nomo estis Malý Lot.
la vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Šurany troviĝas 16, Nové Zámky 19 km.
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1247. En 1910 loĝis en la vilaĝo 1853 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Bars, al distrikto de Vráble, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj regionoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj estis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 2121 da homoj (1815 slovakoj, 209 hungaroj).