Vicente Espinel | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Vicente Espinel | ||
Naskonomo | Vicente Gómez Martínez-Espinel | |
Naskiĝo | 28-an de decembro 1550 en Ronda | |
Morto | 4-an de februaro 1624 (73-jaraĝa) en Madrido | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | |
Alma mater | Universitato de Salamanko ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto tradukisto komponisto gitaristo pastro ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vicente Gómez Martínez-Espinel (hispana prononco: [biˈθente espiˈnel]; 28a de decembro 1550 – 4a de februaro 1624) estis hispana verkisto kaj muzikisto de la Hispana ora epoko. Oni atribuas al li la kreadon de la moderna poezia formo de la decimo, nome komponaĵo de dek okmetroj, nomita "espinela" en hispana lingvo laŭ li.
Espinel naskiĝis en Arundo. Li studis en la Universitato de Salamanko, kie li adoptis la duan familian nomon de la patro, kaj poste studis en la universitatoj de Granado kaj Alcalá. Kiel latinisto, li tradukis al hispana la verkon de Horaco nome Epistola ad Pisones.
Lasinte universitaton, li havis aventureman vivon kiel soldato, servante en Flandrio[1] kaj aliloke. Li estis prizonulo de piratoj en Alĝerio kaj soldato en Italio post sia liberigo, kaj revenis al Hispanio ĉirkaŭ 1584. Poste, li translokiĝis al Madrido kaj ricevis ordinacion en 1589. Kvar jarojn poste li iĝis kapelano en Ronda, kaj poste korusestro en Plasencia.[1]
Liaj Diversas Rimas (Diversaj rimoj), produktitaj en 1591, montris akran ingenion.[1] Poste, en 1618, la presisto Juan de la Cuesta publikigis eble la plej faman verkon de Espinel nome la pikareska romano Relaciones de la vida del escudero Marcos de Obregón, pro kio li estas ĉefe konata. Tiu libro, kun kelkaj membiografiaj detaloj, estis presita en Francio la saman jaron kaj inspiris poste la verkon de Lesage nome Gil Blas de Santillana. Espinel ankaŭ revivigis la metrikon konatan kiel décima aŭ espinela, konsistanta el strofo de dek oksilabaj versoj.[1] Ankaŭ oni atribuis al li la aldonon de kvina kordo al la tiama kvarkorda gitaro, sed tio estas pridisputata.[2]
Lope de Vega, kiu nomis Espinel sia instruisto, dediĉis al li El caballero de Illescas (1602). Espinel estis amiko ankaŭ de Cervantes, Góngora (kies poezion li helpis publikigi) kaj Quevedo. Kiel liaj amikoj, li estis membro de la religia asocio Esclavos del Santísimo Sacramento. Je la momento de sia morto, li havis la postenojn de kapelano en Madrido kaj de muzikinstruisto de la episkopo de Plasencia.
Busto lia estas en Ronda, lia naskurbo, en la malgranda Plaza de los Gigantes. Lia kapo estas ornamata per laŭrokrono.