Vicente TRAVER y Tomás (Castellón de la Plana, 23a de septembro 1888 - 15a de novembro 1966)[1] estis hispana arkitekto. Siajn ĉefajn verkojn li faris en Sevilo.
Li studis en mezlernejo de Castellón kaj arkitekturon en Madrido en 1912. Profesie li laboris en Sevilo, kie li restis ĝis 1933, kiam li setliĝis definitive en Castellón. En aprilo 1939, fine de la enlanda milito, li estis nomumita urbestro, posteno kiun li tenis ĝis 1942.[2]
Inter liaj verkoj menciindas jenaj:
Kazino de la Ekspozicio.
Edifico Previsión Española, ĉe la strato Orfila, aktuala sidejo de la Ateneo de Sevilo (1923).
↑ Luengo Gutiérrez, Francisco Javier. «La iglesia de San José de El Cuervo de Sevilla. Elemento vertebrador del urbanismo cuerveño del siglo XX». IIII Jornadas de Arqueología, Historia y Patrimonio en el entorno de El Cuervo de Sevilla.