Vido Musso

Vido Musso
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1913 (1913-01-17)
en Sicilio
Morto 9-an de januaro 1982 (1982-01-09) (68-jaraĝa)
en Rancho Mirage
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio (1946–1982)
Reĝlando Italio (1913–1946) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo klarnetisto
ĵazmuzikisto
bandestro
saksofonisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Benny Goodman (maldekstre), Vido Musso (centre) kaj Sid Catlett (dekstre), 1940-aj jaroj.
Foto de William P. Gottlieb.

Vido William Musso (* 13-an de januaro[1] 1913 en Carrini, Sicilio; † 9-a de januaro 1982 en Rancho Mirage, Kalifornio) estis usona tenorsaksofonisto, klarnetisto kaj bandestro de svingo kaj moderna ĵazo.

Vivo kaj verkado

[redakti | redakti fonton]

Vido Musso famiĝis per sia laboro en la bandegoj de Benny Goodman, Gene Krupa, Tommy Dorsey, Harry James, Stan Kenton kaj Woody Herman.

Musso naskiĝis en Sicilio kaj iris en 1920 kun sia familio al Usono, kie li alkreskis en Detrojto. En la jaro 1930 li ekloĝis en Los-Anĝeleso. Lia unua instrumento estis la klarneto, antaŭ ol li transiris al tenorsaksofono. Jam en la jaro 1930 komencis lia kunlaboro kun Stan Kenton, krome li ludis en la orkestro de Teddy Wilson, kun kiu li akompanis i.a. Bilion Holiday, Ĉe Benny Goodman Musso laboris ekde 1936 ĝis 1938, ĉe Gene Krupa en 1938 kaj ĉe Harry James 1940-41. Poste li denove laboris por Goodman, postsekve por Bunny Berigan kaj en 1942 por Woody Herman. En 1945 li mallonge kunludis ĉe Tommy Dorsey kaj André Previn. Sekvatempe li fondis propran ensemblon, restis tamen kun tiu sensukcesa. La plej grava fazo de lia kariero estis la jaroj de la laboro en la Orkestro Stan Kenton ekde 1945 ĝis 1947, same kiel lia partopreno je la sonregistrado de "Come Back to Sorrento". Post tio li laboris kiel liberprofesia muzikisto kaj aranĝisto ĉe la okcidenta marbordo de Usono, en 1957 je Las-Vegaso. Je lia nomo en 1946 ekestis kvar sonregistraĵoj por Savoy Records, en 1952 tri por Fantasy Records.

  • André Previn: Previn at Sunset 1945 (Black Lion)

Literaturo kaj fonto

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Bohländer "Reclams Jazzführer" 1989, ekzistas ankaŭ la indikoj 7-a de januaro kaj 17-a de januaro