![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Vidvobirdo de Jackson en Ngorongoro, Tanzanio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Vidvobirdo de Jackson (Euplectes jacksoni) estas specio de birdoj en familio ploceedoj (teksobirdoj). Ĝia natura habitato estas tropikaj montanaj herbejoj sur relative grandaj altecoj super marnivelo, kaj ĝi ankaŭ troveblas en plugeblaj areoj. Ĝia habitato inkludas partojn de Kenjo kaj Tanzanio. Ĝi estas minacata de habitatdetruo.
La specia nomo estas donita omaĝe al angla ornitologo Frederick John Jackson (1859—1929).[2]
Kiel plimulto de ploceedoj la specio estas sekse duforma, kaj iĉoj havas specialan formon de plumaro en reproduktiĝaj periodoj (t.n. "pariĝan vestaĵon"). Iĉoj estas averaĝe 14 cm longaj sen vosto, kaj, en pariĝa vestaĵo, ĝis 30 cm kune kun vosto, kaj pezas 40–49 g; inoj estas iom pli malgrandaj. Ambaŭ seksoj havas forikajn helkolorajn konusajn bekojn, nigrajn okulojn kaj malhele brunajn krurojn. Plumaro de ino estas flavece bruna, iom striata ĉe brusto kaj ventro, kun pli helaj strioj super okuloj. Iĉo plejparte similas al ino en vintro, sed en reprodukta periodo lia tuta plumaro iĝas profunde nigra krom helaj flavece-brunaj makuloj ĉe flugiloj kaj kreskas granda vosto pli longa ol lia tuta korpo.[3][4]
Plejparto de dieto de la birdoj konsistas je semoj de diversaj herboj, ekzemple de panico aŭ Themeda triandra, sed ili volonte fortigas ĝin per insektoj kaj aliaj senvertebruloj.[4]
Reproduktaj sezonoj okazas de decembro ĝis januaro kaj de aprilo ĝis junio. En Kenjo ili ankaŭ povas okazi de aŭgusto ĝis septembro aŭ novembro, sed nur en jaroj kun aparte milda malseka sezono.[4]
Samkiel ĉiuj aliaj specioj el genro Euplectes, vidvobirdoj de Jackson estas poliginiaj.[5] Dum reprodukta sezono iĉoj partoprenas pariĝajn ceremoniojn, en kiuj ili dancas kaj saltas en malfermaj herbejoj, montras siajn longajn vostojn, kaj provas allogi kiom eble pli multajn inojn. Longo de vosto estas la plej grava eco laŭ kiu inoj elektas iĉojn en la tiu ĉi kaj la aliaj specioj de Euplectes.[6]
|