Vijana Jazz | |
---|---|
Fondo | 1970-aj jaroj |
Ĝenro | muziki wa dansi |
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko | |
Vijana Jazz Orchestra, ankaŭ nomata Vijana Jazz Band aŭ simple Vijana Jazz, estas muziki wa dansi muzikbando el Tanzanio, kiu atingis sian maksimuman popularecon en la jaroj 1980. Kiel multaj aliaj dansi-grupoj de la tempo, ĝi estis sponsorita de institucio registara, nome la Umoja wa Vijana, tio estas la junula fako de la reganta partio de Tanzanio, la Tanganjikia Afrika Nacia Unio (TANU), alinomita Chama Cha Mapinduzi en 1977.[1][2][3]