Viktor Tilgner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Viktor Oskar Tilgner |
Naskiĝo | la 25-an de oktobro 1844 en Preßburg (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | 16-an de aprilo 1896 en Vieno |
Mortokialo | Kora malsufiĉo |
Tombo | Centra Tombejo de Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Cislajtio |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno (1859–) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto instruisto portretisto |
Verkoj | Memorial of the Austrian 8th Jäger Battalion Joseph II monument Tilgner-Brunnen, Karlsplatz Werndl-Denkmal Ganymede's fountain, Bratislava Mozart Monument, Vienna Tilgnerbrunnen, Volksgarten |
Viktor Tilgner, ofte Viktor Oscar Tilgner estis aŭstra skulptisto naskiĝinta en Hungarlando, apartenanta al la aŭstra minoritato.
Viktor Tilgner [1] naskiĝis la 25-an de oktobro 1844 en Preßburg (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 16-an de aprilo 1896 en Vieno (Aŭstrio-Hungario).
Viktor Tilgner aĝis nur 2, kiam la familio translokiĝis al Vieno. Lia talento frue estis rekonita fare de skulptisto Franz Schönthaler, kiu iĝis sia unua majstro. Li studis skulptadon ekde 1854 en Akademio de Belartoj de Vieno, poste gravuradon de Joseph Daniel Böhm. Dum la mondekspozicio (1873) li renkontis la francan skulptiston Jean-Baptiste Gustave Deloye, kiu forte influis sian laboron. La sekvan jaron li studvojaĝis al Italio. Reveninta li kreis ĝismorte en Vieno, kie estas videblaj liaj skulptaĵoj, eĉ li ricevis mendojn de la imperiestro. Li ne forgesis sian naskiĝurbon kaj naskiĝlandon, kelkaj gravaj skulptaĵoj estas tie. Li mortis pro kormalsano.