Vila Velha | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Brazilo • urbego | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 29100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 472 762 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 251 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 20° 20′ S, 40° 18′ U (mapo)-20.336388888889-40.293611111111 [+] | ||||
Alto | 4 m [+] | ||||
Areo | 210,067 km² (2 100 6.7 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Vila Velha, Espírito Santo [+] | |||||
Vila Velha estas marborda urbego kaj municipo de la brazila subŝtato Espirito-Santo. Ĝi apartenas al urbaro de Vitória (Espirito-Santo).
Vila Velha situas laŭ golfo de Atlantiko en sudorienta Brazilo. Belo Horizonte troviĝas 384, São Gonçalo 395, Rio-de-Ĵanejro 418, Nova Iguaçu 424, Guarulhos 733, San-Paŭlo (urbo) 744, Campinas 759, Salvador de Bahio 839, Braziljo 952, Goiânia 1031, Curitiba 1078, Maceió 1284, Recife 1484, Campo Grande 1494, Porto Alegre 1538, Natalo (Brazilo) 1708, Teresina 1718, São Luís 2028, Belém 2282, Manaus 2872 km.
Vila Velha estis fondita en 1535 kaj kelkajn jarojn ĝi funkciis kiel ĉefurbo de Espirito-Santo. Tiutempe okazis perfortaj disputoj inter la kolonianoj, sklavoj, kaj indianoj. En respondo la ĉefurbo translokiĝis al Vitória. Poste Vila Velha restis trankvila vilaĝo. Ĝi urbiĝis en 1896.
En Vila Velha estas la plej granda industria agado produktado de la ĉokoladoj kaj similaj dolĉaĵoj.
Vila Velha situas en tropika zono. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C. La vintroj estas mildaj, la someroj estas pluvaj kun altaj temperaturoj. La plej varma monato estas februaro averaĝe kun 27 °C. Kaj la plej malvarma monato estas julio. Aŭtuno kaj printempo estas transiraj sezonoj. La averaĝa jara pluvokvanto estas 1 254 mm. Aŭgusto estas la plej seka monato (45 mm), decembro estas la plej malseka monato (203 mm).
La ponto kunligas Vila Velha kaj Vitória. Ĝi estas la dua plej alta ponto en Brazilo.