Vilhelmo de Jumièges

Vilhelmo de Jumièges
(1027-1070)
Manuskripto de la 11-a jarcento montranta Vilhelmon de Jumièges ofertantan lian "Gesta Normannorum ducum" al Vilhelmo la Konkerinto.
Manuskripto de la 11-a jarcento montranta Vilhelmon de Jumièges ofertantan lian "Gesta Normannorum ducum" al Vilhelmo la Konkerinto.
Persona informo
Guillaume de Jumièges
Naskiĝo 1027
en Normandio, Francio
Morto 1070
en Abatejo de Ĵumièges', Gaskonio, Francio
Lingvoj Mezepoka latino vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monaĥo
verkisto
historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Gesta Normannorum Ducum vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vilhelmo de Jumièges estis franca kronikisto, historiisto, kristana monaĥo kaj normanda verkisto. Li estis aŭtoro de verko pri la Normanda Konkero de la Anglio, en 1066, kaj unu el la unuaj aŭtoroj kiuj traktis tiun temon. Laŭ Orderic Vitalis, Vilhelmo de Lumièges havis la kromnomon Calculus.[1]

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Oni povas konstati ke li estis monaĥo en la Abatejo de Sankta Petro, en Ĵumieĵo, en la Supra Normandio. La fakto, ke en sia kroniko Vilhemo mencias, ke li persone atestis kelkajn okazaĵojn dum la regado de la normanda duko Rikardo la 3-a (1026-1027) permesas al ni atribui la tempon de lia naskiĝo al proksimume 1027.

Vilhelmo verŝajne eniris la monaĥejon de Jumièges en la unua kvarono de la 11-a jarcento kaj studis tie kun prioro Thierry de Mathonville, kaj post kiam ĉi-lasta iĝis abato en la de Abatejo de Saint-Evroul en 1050, li direktis la lernejon de la monaĥejo. Laŭ Orderic Vitalis, Vilhelmo havis la familian nomon de "Calculus" (latine Kalkulo aŭ "Ŝtono" (por kalkulado), sed la origino de tiu familia nomo ne estis establita.

Estante samtempulo de Vilhelmo la Konkerinto kaj ĉeestinto de la normanda konkero de Anglio, tio donas specialan signifon al lia verko, kiu estas la plej antikva skriba fonto pri la konkero. Estinte normando, Vilhelmo en sia libro esprimas la normandan vidpunkton pri la okazaĵoj, pravigante la agojn de Vilhelmo, la Konkerinto, en 1066. Parolante kun modereco pri la provoj, kiuj trafis la dukon en lia junaĝo, li diligente silentigas ĉiujn liajn nekonvenajn agojn.

Samtempe, konservante, kiel liaj samtribanoj, la memoron pri sia propra skandinava origino kaj etna parenceco kun la danoj, li impete kondamnas, ekzemple, la masakron en la tago de Sankta Bricio, en la 13-a de novembro 1002, farita de la anglosaksanoj per la Reĝo Etelredo la Malpreta aŭ la Neracia, kiu "subite eksplodis pro kolero, ordonis mortigi iun tagon, sen akuzi ilin pri iu krimo, du danojn, kiuj vivis en paco kaj kompleta harmonio en la tuta regno, sentime en iliaj vivoj", konsiderinte la postan atakon kontraŭ Anglio de Sven Forkbeard nur venĝon pro tiu ĉi abomenaĵo.

En la lastaj 20 jaroj de sia vivo, li dediĉis sin al kompilado de kroniko en la latina, nomita "Gesta Normannorum Ducum" (aŭ "La agoj de la normandaj dukoj". Kiel kleriko, li evidente havis neniun armean sperton, sed liaj priskriboj de la bataloj kaj militoj de la normandoj estas je konsiderinda intereso kaj trapenetritaj kun sento de fiereco por la konkeroj de sia popolo. Li mortis en sia monaĥejo aŭ poste en 1070.

Gesta Normannorum Ducum

[redakti | redakti fonton]

"La agoj de la normandaj dukoj", en ĝia unua eldono, kiu inkludis sep librojn, estis skribita fare de Vilhelmo de Jumièges baldaŭ post 1072 kaj estis antaŭita per dediĉo al la konkeranta duko, kiu diris: Al Vilhelmo, al la pia, venka kaj plej kristana reĝo de Anglio, per la graco de dio, Vilhelmo de Jumièges, aŭ malplej inda je la monaĥoj, mi deziras la forton de Ŝimŝono por venki siajn malamikojn kaj la saĝecon de Salomono por scii la veron".

La unua parto de la kroniko (ĝis 996), kovrinte la regadojn de Hastein, Rollo, la Migranto, Vilhelmo la Longa Glavo kaj Rikardo la Grandioza, aŭ la Sentima, estas resumo de la "Historio de la Normandoj" de Dudono de Saint-Quentin (inter 1015 kaj 1026), same kiel la aldono de informoj de lokaj monaĥaj analoj. Post raportado pri la fondinto de la monaĥejo de Jumièges, Sankta Filiberto (616-684) kaj diskutado pri la fantazia etimologio de la loknomo, la aŭtoro priskribas la detruon de la monaĥejo en 851 fare de la vikingoj kiuj forvelis post la prirabo de Vermandois.

Tiam, signife mallongiginte la komencan parton de la verko de Dudono, dediĉita al la faroj de la legenda Hastein, Vilhelmo klarigas pli detale la historion de la fondinto de la normanda duklando, Rollo, kiu faris pacon kun la Ĉefepiskopo Francon (912-919) de Rouen kaj alportis el Bretonio la relikvojn de Sankta Ermentruda, metita en la lokan kapelon de Sankta Vedast, dum la abatejo mem estis en ruinoj. En la sama tempo, li, kiel Dudono, nomas Rollon kiel dana kaj datigas lian alvenon en Normandio en 876, dum la plimulto el la modernaj esploristoj datigas tiun okazaĵon en 896, konsiderante Rollo mem, norvega. Poste, li parolas pri la rekonstruo de la monaĥejo ĉirkaŭ 930 far la duko Vilhelmo, kiu dum ĉaso trovis rifuĝon ĉe la ermitaj monaĥoj Baldueno kaj Gondoeno kiuj ekloĝis en ĝiaj ruinoj, kaj poste pri la riĉaj donacoj de tero faritaj de sia filo Rikardo la 1-a al la monaĥejo.

La dua parto, dediĉita al la faroj de dukoj Ricardo la 2-a, la Bonulo, Rikardo la 3-a, Roberto la Diablo kaj lia filo Vilhelmo, estas jam originala verko de Vilhelmo. Precipe, li parolas pri la translokigo en 1024 de arbaroj, teroj kaj dependecoj en Vimoutiers fare de Rikardo la Bonulo. Komenciĝante kun la regado de la duko Rikardo la 3-a (1026-1027), la okazaĵoj estas vaste priskribitaj surbaze de la propraj observoj de la kronikisto, kiu eble persone partoprenis en la restaŭraj agadoj de la abato Roberto, kiu forvelis al Anglio en 1042 kaj poste revenis por iĝi ĉefepiskopo de Canterbury tie.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĉiartikolo estis verkita surbaze de la rusa samnoma vikipedia dokumento.