Villademor de la Vega | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24237 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 291 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 17 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 16′ N, 5° 34′ U (mapo)42.270277777778-5.5688888888889Koordinatoj: 42° 16′ N, 5° 34′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 746 m [+] | ||
Areo | 16,63 km² (1 663 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villademor de la Vega [+] | |||
Villademor de la Vega [biljadeMOR delaBEga] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco kaj en la historia areo Vega de Toral. Villademor de la Vega estas komprenebla etimologie kiel Vilaĝo de Amor de la Valo, kie Amor povus esti iama loĝanto (ankaŭ Maŭro) kaj Valo aŭ Vega estas aludo al historia areo Vega de Toral.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 16,63 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 299 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 650 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 38 km de Leono, provinca ĉefurbo; trapasas la municipan teritorion la rivero Esla. Ĝi limas kun San Millán de los Caballeros, Valencia de Don Juan, Laguna de Negrillos kaj Toral de los Guzmanes.
Estas atestiloj el antaŭromia epoko kaj en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. Fruaj mencioj estis jenaj: Villam de Amor (926), Villa de Maure (1060), Villa Mauro (1186), Villadamor (1237), Villademor (1264), Villa de Amor (1586), Villa de Mor (1591) kaj Villademor de la Vega (1757). En mapo de fino de la 18-a jarcento aperas la nomo Villamor del Agua. Ĝi foje apartenis parte al la Ordeno de Santiago aŭ al la Graflando de Valencia de Don Juan. En 1879 la lokanino María Antonia Cid de la Fuente denuncis sian edzon pro batado kaj sukcesis en posta juĝo, kio estis unu el la plej fruaj dokumentitaj kazoj de maĉisma perforto plendita ĉe justico en la provinco Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (vinproduktado kaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado) krom forstado de poploj.