Villaescusa de Haro | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16647 | ||
Retpaĝaro | [www.villaescusadeharo.com/ villaescusadeharo.com] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Cayetano Solana (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 574 (2013) | ||
Loĝdenso | 6,31 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 36′ N, 2° 40′ U (mapo)39.5975297-2.6735414Koordinatoj: 39° 36′ N, 2° 40′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 824 m [+] | ||
Areo | 91 km² (9 100 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villaescusa de Haro [+] | |||
Villaescusa de Haro [bijaeskUsa deAro] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
La loĝantoj nomiĝas Villaescuseros. La censita loĝantaro en 2013 estis de 574 loĝantoj kaj la denseco estas de 6,31 loĝ/km².
Villaescusa de Haro estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo maksimume de 824 m; je 90 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 91 km². La geografiaj koordinatoj estas 39° 36′ 0″ N 2° 40′ 0″ U / 39.60000 °N, 2.66667 °U (mapo).
La municipa teritorio limas norde kun Fuentelespino de Haro, Alconchel de la Estrella kaj Villalgordo del Marquesado; oriente kun Villar de la Encina, Carrascosa de Haro kaj Rada de Haro; sude kaj okcidente kun Belmonte.
Norde de la teritorio pasas la rivero Záncara. La indiĝena vegetaĵaro estas komponita ĉefe el makiso (timiano, satureo, lavendo, kalikotomo) anzinoj kaj kirmeskverkoj.
Estas gravaj konstruaĵoj de la epoko de la Renesanco, kiam oni klopodis starigi en tiu vilaĝo universitaton en epoko de la Kardinalo Cisneros.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ĉiam el partio de dekstruloj kun partikulareco ke dum kvarono da jarcento estis la sama urbestro en tri diferencaj partioj nome Balbino Millán Pérez el sinsekve AP, PP kaj VHI (Villaescusa de Haro Independientes) ekde 1987 al 2011.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.